Skip to content
psychoslave edited this page Jul 22, 2016 · 74 revisions

Bonvenon sur la vikio de Lupa!

Farenda

  • Trovi solvon por uzi nur tutliteraj vortojn anstataŭ lekiskaj unuoj kiel "==".
  • Trovi solvon por uzi plenunikodajn vortoj, ekzemple "ĝis", kiel leksika unuo.
  • TsT rekomendis uzi luajit kiu jam provizas unikodan por nomo de variabloj.Ekzemple luajit -e 'local ĵetono = "bone" ; print( ĵetono )'
  • Jam proponi tradukon por ĉiuj leksikaj unuoj per tabelo kun stato de implementado.

Listo de leksikaj unuoj

Origino Tradukproponoj
(ASCIIa anstataŭo)
Priskribo Klarigo
~ disaŭe laŭduuma logika malinkluziva disjunkcio
~ nee laŭduuma unuloka logika malinkluziva disjunkcio
& kaje laŭduuma logika konjunkcio
| aŭe
kajaŭ
kaŭ
laŭduuma logika inkluziva konjunkcio
>> sobŝove ŝovo La kuranta uzado de "(mal)dekstren/liven" ŝovo uzas reprezentadan anologion kie la plej peza cifero estas skribita live, kaj la malplej peza dekstre. Uzi sob kaj sor estas ambaŭ pli ĝusta kaj pli sendependa de nombroreprezentado.
<< sorŝove ŝovo Notu ke la propono uzas eko- kaj ne ek-, ĉar la unua estas ofte uzata kiel malpli longa sinonimo de komenco, kiam la dua estas prefikso signifanta, "ke la procezo komenciĝas subite, je preciza momento" (laŭ PIV).
= iĝu (igxu) Valorizo
== egalas
egalas al
egaliĝas (egaligxas)
samas
egaleco La problemo kun nur "egalas" estas ke tiu necesas akuzativan duan operandon. Kun "egalas al" okazas spaceton, kiu estas uzita por la leksika dispecigado. Finfine "egaliĝas" estas bone sed uzas unikoda signo, do laŭ la realigado, uzi la x-formo povas esti necesa.
~= neegalas
neegaliĝas (neegaligxas)
malsamas
neegaleco
> estas pli granda ol
pli valoras ol
superas
superiĝas
orda rilato de rigora supereco super estas "pli alte ol (ne tuŝante)"
< estas malpli granda ol
malpli valoras
infraasmalsuperas
men
orda rilato de rigora malsupereco infra estas prefikso "montranta malsuperecon al iu limo".
>= almenaŭas
suras
orda rilato de nerigora supereco almenaŭ estas "tiom aŭ ne nur tiom, sed pli; ne malpli ol"
sur estas "tuŝante supron aŭ flankon"
<= subas
malsuras
orda rilato de nerigora malsupereco sub estas "malpli alte ol (tuŝante aŭ ne)"
+ plus Adicio
- kontraŭ
mal
minus
Unuloka kontraŭo
- minus Subtraho
* multiplike
oble
Multipliko
/ disige
divide
plendivido
// one
onige
parte
kalkulo da divida kvociento
% module kalkulo da divida resto
^ alt
potencige
Potenciga operatoro
2 alt 3 faras 8
not ne
or aŭ (aux)
and kaj
true vera
false falsa
malvera
, tuj lastvalora operatoro (comma operator)
, plie disigilo de esprimo
; nu disigilo de propozicio
:
:: kie
teke
operatoro por trafa rezolucio (Scope resolution operator)
.. kunlige
kunmete
kroĉe
lige
kroĉo (egale nomita kunmeto, ĉemeto)
... ktp variloka esprimo
(spaceto) o
on
finmarko de variablnomo Per difini "o " kaj "on " kiel finmarko anstaŭ nur spaceto, la sintaksa analizo nur gardas la radikon kiel identigilo de variabloj.
" cit komenca citilo cit kaj malcit estas trovebla en PMEG. Uzi "cit" kiel citilo necesas ke ĝi estas sekvanta kun spaceto, do "Kriu eĉ raŭke, sed kanti ne ĉesu." devenas cit Kriu eĉ raŭke, sed kanti ne ĉesu. ĉit
" ĉit
malcit
fina citilo "ĉit!" estas interjekcio uzata por silentigi laŭ PIV. Tie ĝi estas proponita kiel "silentigi/finigi la citon.".
( je komenca marko por esprimo kiel (aĵo+ero)*umo "je" estas prepozicio "kies senco estas nedifinita kaj kiun oni povas uzi, kiam la senco ne montras klare, kia prepozicio konvenas". Plie, oni povas kunligi pluraj "je", tiu parole sonas bonan kaj ne kreas leksemajn konfliktojn. Tiele, "( ( (" kiu memsignifas je "(((" povus esti tradukita ambaŭ "je je je " kaj "jejeje ". Do ((aĵo+ero)/(aĵo-ero))_tradukus jeje aĵo plus ero ej one je aĵo sub ero ejej.
) grupe
*ej
*uj
finmarko por esprimo La neologismoj "ej" kaj "uj" estas analizeblaj kiel derivaĵoj de la afiksoj -ej- kaj -uj-. La unua estas por signifi "montranta lokon difinitan por io aŭ karakterizatan per io", la dua por "kiu entenas tute en si pli malpli grandan kvanton da aliaj objektoj de difinita speco montritaj per la radiko".
Nu, "ej" simetrias "je" kontaŭlitervice, kiam tiu marko havas la simetrian funkcian vorton, do tiu faras facilmemoreblan elekton. Gramatike, "ej" estas analizebla kiel adverba loka vorteto, kiu signifas "el esprimloko ĉi finita" aŭ simile.
Kvankam, "uj" estas iafoje uzita kiel interjekcio pri doloro, ĝi estas ĉefe neologismo. Nur unu vorto estus ja sufiĉa, sed kun uzi "uj" por funkcivokada fino pli precize distingas ambaŭ kazo. Kiel funkcivokado ekas kun "-u", uzi "uj" kiel finaĵo egale kreas simetrion, kial ambaŭ enhavas la "u" literon.
function difinu
funkcia
operatoro por funkcie tipi nomon Jam ekzistas aliaj programlingvoj kiel Python kiu uzas "difinu" (aŭ almenaŭ apokopo de tio) por tiu nomoperatoro. Tiu bone taŭgas kun la aliaj tradukproponoj. Exzemple function eat(food) satiety = true; return satiety end; eat('Fruit of Knowledge') devenas difinu manĝi manĝaĵon kiel sateco iĝu vera nu reŝalte sateco hop manĝu cit konfrukto malcit
( i komenca marko por argumentoj de funkcio okaze de difino kiel function f(a) Notu ke tiu necesas spaco post la i, do la simbolo ja estas "i ", ne nur "i", kontraŭe al la malferma krampo.
) kiel
proceze
rule
finmarko por argumentoj de funkcio kaj komenco de ĝiaj instrucioj
( u komenca marko por vokado de funkcio print('ekzemplo') Notu ke tiu necesas spaco post la u, do la simbolo estas "u ", ne nur "u", kontraŭe al la malferma krampo.
) *uj finmarko por vokado de funkcio Vidu la eniron pri finmarko por esprimo
[ pri Komencomarko de indica operatoro Esperante, oni povas traduki tabelo[5] per 5a-tabelero, tio estas la kvina ero el la tabelo. En tiu formulado, oni povas asocii "a" al la komencmarko (anstataŭ "[") kaj "ero" (anstataŭ "]") kiel la finmarko, kun inversa notacio: 5[tabel].
] ere Finomarko de indica operatoro Ĉar tiu operatoro provizas nur unu elementon el la tabelo. Tiele tabelo[0] = 5 devenas tabelo pri 0 ere iĝu 5
. ties Tabela alirila mallongigo (tabelo.nomo = 123 -- samas al tabelo["nomo"] = 123)
{ are Komencomarko de tabelo Tiu ne estas vico, do aro pli taŭgas kiel strukturnomo.
} ere Finmarko de tabelo
# kvante
longo de
longize
mezure
pese
Longomezurada operatoro Vidu -iz- en la PMEG
break ĉesige (cxesige)
eksterŝalte (ekstersxalte)
rompe
elirejo Vidu Babylscript/JavaScript error messages/eo por klarigo pri la uzo de ŝalt/i kaj derivoj
do fare
else alie
elseif alise
end hop
fine
Marko de inga (bloka) fino hop estas vorto por "instigi al salto". Oni povus ankaŭ uzi ĥop, kun ĉapelo H, kiel la paro salt-/ŝalt- por ege distingi for la analogio.
for por
function funkcia
goto ŝalte
if se
in el
local lokala
nil nilo
repeat cikle
return reŝalte (resxalte)
then tiam
until ĝis (gxis)
while dum

Vidu ankaŭ

Clone this wiki locally