Skip to content
New issue

Have a question about this project? Sign up for a free GitHub account to open an issue and contact its maintainers and the community.

By clicking “Sign up for GitHub”, you agree to our terms of service and privacy statement. We’ll occasionally send you account related emails.

Already on GitHub? Sign in to your account

Privateco #107

Open
4 of 5 tasks
interDist opened this issue Jun 12, 2017 · 6 comments
Open
4 of 5 tasks

Privateco #107

interDist opened this issue Jun 12, 2017 · 6 comments

Comments

@interDist
Copy link
Collaborator

interDist commented Jun 12, 2017

Mi planas fari kelkajn aldonojn kadre de la “privateca ombrelo”:

  • 1) tabelo kun elekteblo por ĉiu datumero (adreso, telefono, ktp), kie ĝi estu publikigita / videbla.
  • 2) averto pri uzo de kuketoj kaj akcepto de tia uzo.
  • 3) markobutono por akcepto de la analizaj kuketoj (de Google Analytics).
  • 4) butono ebliganta elŝuti siajn proprajn datenojn en iu strukturita formato (rilatas al GDPR - Ĝenerala Datuma Protekta Reguligo #91).
  • 5) malpersonigado de datenoj en datumbazoj aliaj ol la viva.

Por №1, mi proponas aldoni

    class PublishedModel(object):
        visible_online = BooleanField()
        visible_in_book = BooleanField()

Loĝejoj, telefonoj kaj aliaj relevantaj objektoj havu tiun modelon inter la gepatroj. En la konto-agordoj, sekcio “Privateco”, aperu tabelo simila al #78 (comment) , kaj tie uzantoj povu marki kaj malmarki siajn preferojn.

Por №4, mi kontaktiĝis kun la privateca teamo de CouchSurfing. Ili ne jam havas konkretan planon por kongrui al tiu postulo de la ĜDPR. Estas laŭ mi sence atendi ĝis kiam ili havos interkonsentitan (inter si) formaton, kaj eksporti en la sama formato. Tiamaniere ni estos bona ano de la gastigserva komunumeto :)

@interDist
Copy link
Collaborator Author

Miksado/malpersonigado de datenoj

La datumbazo de PS enhavas plurajn informojn kiuj estas/us konsiderataj PII (Persona Identiga Informo) fare de Eŭropuniaj reguloj. Ĉar tiuj ĉi datenoj foje estas kopiataj en aliajn lokojn ol la production datumbazo (ekzemple, al Ido, loke, por testado, ktp), necesas forigi la personajn detalojn, konservante la strukturon. Por tio mi proponas scramble-komandon kiu faru jenajn anstataŭojn:

  • Uzantoj
    • salutnomo – hazarda miksaĵo el literoj kaj ciferoj
    • pasvorto – hazarde generita el literoj kaj ciferoj; laŭ tri tipoj (ĉiuj uzantoj de la sama tipo havos saman pasvorton). la komando sciigos la tri elektitajn valorojn.
      • ordinaraj uzantoj: longeco 8
      • landaj organizantoj: longeco 12
      • administrantoj: longeco 16
    • retpoŝtadreso – salutnomo@user.pasportaservo.org, konservante la prefikson INVALID se aperas
  • Profiloj
    • persona nomo – el listo de antaŭdifinitaj nomoj, viraj kaj virinaj
    • familia nomo – el listo de antaŭdifinitaj familinomoj
    • naskiĝdato – hazarda dato el la sama jardeko
    • retpoŝtadreso – hazarda-kombinaĵo@spam.pasportaservo.org, konservante la prefikson INVALID se aperas
    • priskribo – hazarda paragrafo
    • profilbildo – el listo de libere haveblaj bildoj, anstataŭo de la enhavo de la fizika bildo laŭ la dosiertipo
  • Telefonoj
    • numero – hazarda numero
    • komento – hazarda frazo
  • Loĝejo
    • urbo – hazarda kombinaĵo de latinaj literoj
    • proksima urbo – hazarda kombinaĵo de latinaj literoj
    • poŝtkodo – hazarde generita laŭ formato NNNN AA (eble en estonteco, laŭ la formato konformanta al la normo en la koncerna lando)
    • adreso – el listo de antaŭdifinitaj stratnomoj plus hazarda numero
    • pozicio – latitudo kaj longitudo ene de la limoj de la koncerna lando
    • priskribo – hazarda paragrafo
    • mallonga priskribo – hazarda frazo

@interDist
Copy link
Collaborator Author

interDist commented Dec 5, 2017

Tabelo por agordi videbligon por ĉiu datumero

MFP

  • bazo: novaj modeloj (agordoj de videbligo) + migradoj
  • bazo: UI por la tabelo en profilo/agordoj
    • minimumigitaj CSS kaj JS por bootstrap-toggle
  • bazo: konservado de ŝanĝoj
  • bazo: kreado de objekto lige kun kreado de datumero
  • bazo: forviŝo de objekto lige kun forviŝo de datumero
  • efiko: videbligo de datumeroj honorante la agordojn
    • telefonnumeroj
    • publika retpoŝtadreso
    • kunloĝantoj
  • sekureco: certigi ke aliro estas disponebla nur al posedanto
  • sekureco: certigi ke FormSet ne estas malice modifita
  • admin: montrado de la agordoj ĉe ĉiu rilata datumero

Plikapabligoj

  • UI taŭgigita por malgrandaj ekranoj (sub 600px)
    ⤑ tro komplikas krei apartan UI; anstataŭe estas montritaj instrukcioj
    por pli facila uzo (77e44f4)
  • videbligo de telefonnumeroj al landaj organizantoj ĉe la
    lando-revizia paĝo laŭ la agordoj kaj elekto pri libro/retejo (65988aa)
  • videbligo de loĝejoj honorante la agordojn
  • en-paĝa forigo de permesitaj uzantoj
  • averto pri nefunkcianta retadreso en postman-ŝablono
    (kaj montri la aliajn haveblajn [publikajn] kontaktmanierojn) (67df05c)
  • transsendi uzanton al agordoj > privateco post kreo de nova
    datumero, note: “nova ___ aldonita. bv elektu kie ĝi aperu.” (af2efaa)
  • enpaĝaj ŝaltiloj sur profilo-redakta paĝo apud la rilataj datumeroj
  • admin: modifeblo de la agordoj ĉe ĉiu rilata datumero ?
    ⤑ eblas fari sur la retejo mem, ne plu necesas ŝanĝo en admin (a4ed74c)

@batisteo
Copy link
Member

averto pri uzo de kuketoj kaj akcepto de tia uzo.

Ĉu eblas forigi la ŝprucaĵo pri ja kuketoj? Ne estas necesa nek por la uzantaj kuketoj, nek por GA ĉar estas anonimigitaj datumoj. Ni ne uzas marketikajn kuketojn.

@interDist
Copy link
Collaborator Author

averto pri uzo de kuketoj kaj akcepto de tia uzo.

Ĉu eblas forigi la ŝprucaĵo pri ja kuketoj? Ne estas necesa nek por la uzantaj kuketoj, nek por GA ĉar estas anonimigitaj datumoj. Ni ne uzas marketikajn kuketojn.

Fakte estas malfacila demando. Pri uzantaj kuketoj vi tute pravas. Pri GA...

Havas laŭ mi ĝenerale sencon esti afabla kaj informi al niaj uzantoj kaj vizitantoj ke ni spuras ilin, kaj kion ili povas fari por ne esti spuritaj. Ekzemple, spurado entute ne estas aktivigita ĝis kiam oni ne akceptas la diritan en la ŝprucaĵo: https://github.com/tejoesperanto/pasportaservo/blob/master/core/templates/core/snippets/google_analytics.html#L45.

@batisteo
Copy link
Member

Do ĉu eblas forigi ambaŭ?

@interDist
Copy link
Collaborator Author

Do ĉu eblas forigi ambaŭ?

➕ ➡️ TODO

interDist added a commit to interDist/pasportaservo that referenced this issue Feb 8, 2020
…j ekranoj kajaŭ fenestroj

(ref tejoesperanto#107#issuecomment-349277249)
interDist added a commit that referenced this issue Feb 20, 2020
…j ekranoj kajaŭ fenestroj

(ref #107#issuecomment-349277249)
Sign up for free to join this conversation on GitHub. Already have an account? Sign in to comment
Labels
None yet
Projects
None yet
Development

No branches or pull requests

2 participants